sexta-feira, 30 de setembro de 2011

RESPONDOJ AL LA RAPIDEMO


Trilha - Pedra Azul - Espírito Santo - Brazil

Evitu malpaciencon. Vi jam vivis nekalkuleblajn jarcentojn kaj staras nun antaŭ senfinaj jarmiloj.
*
Konservu serenecon. Evitu tamen senokupecon, rekonante la decidigan valoron de ĉiu minuto.
*
Dissemu amon. Pensu pri la sindonemo de Tiu, kiu nin amas de la komenco.
*
Tenu vian ekvilibron. Pasioj kaj senbridaj deziroj estas detruantaj fortoj en la Dia Kreitaĵaro.
*
Estu konfidema. La suno reaperos morgaŭ en la horizonto kaj la pejzaĝo jam estos alia.
*
Intensigu vian penadon. Via vivo estos ja tia, kia vi ĝin faros.
*
Estimu solidarecon. Vi tute ne povus vivi sen aliaj, kvankam la aliaj povas en la plej multaj okazoj vivi sen vi.
*
De tempo al tempo provu sperti solulecon. Jesuo staris sola dum la plej dolorraj tagoj de sia vivo sur la Tero.
*
Plenigu viajn horojn per konstruanta laboro. Sed ne aliigu vian ekzistadon en turon Babelan.
*
Fidele kultu al la paco. Sed ne forgesu, ke vi neniam trankvile vivos, se vi ne donos pacon al tiuj, kiuj iradas tian saman vojon, kiel vi.
* * *
Kristana Agendo (L.n° 30). Diktita de la Spirito ANDREO LUDOVIKO.
(Mediumo) Francisco Cândido Xavier. 2a eldono De la 4a ĝis la 6a ekzempler-milo.
El la portugala lingvo tradukis: A. K. AFONSO COSTA.
Eldonfako de Brazila Spiritisma Federacio.
Formatação atualizada em: 28/maio/2016.

Nenhum comentário:

Postar um comentário