Diktita de la Spirito Andreo Ludoviko
Ne kateniĝu al la beleco de l’ efemeraj formoj. Floro baldaŭ forvelkos.
*
Ne amasigu multekostaĵojn, kiuj pezus en la pesilo de la mondo. Ĉenoj el oro ligas tiel forte, kiel mankatenoj el bronzo.
*
Ne sklaviĝu al la opinioj de ventkapuloj aŭ malkleruloj. “Incitatus”, ĉevalo de Kaligulo, povis manĝi el sitelo ornamita per perloj, tamen malgraŭ tio ĝi ne ĉesis esti ĉevalo.
*
Ne nutru la avidecon pri posedaĵoj. La domoj de numismatoj estas ĉiam plenplenaj de moneroj, kiuj servis al milionoj da homoj kaj kies posedantoj jam malaperis.
*
Ne perdu vian konstruantan liberecon pro homaj vidpunktoj. Kaptilo, malliberiganta danĝeran beston, estas egala al tiu, surprizanta senzorgan kanarion.
*
Ne kredu al laŭdo, kiu atribuas al vi imagitajn kvalitojn. Kruelaj vespoj kelkfoje sin kaŝas en la kaliko de lilio.
*
Ne turmentiĝu per la sopirego ekhavi iajn tujajn superaĵojn dum la surtera elprovado. La muzeoj dormadas plenŝtopitaj per vestoj de reĝoj kaj de aliaj “kadavroj de mortintaj superaĵoj”.
***
Francisco Cândido Xavier (Mediumo). Kristana Agendo. Diktita de la Spirito ANDREO LUDOVIKO. 2a eldono.
De la 4a ĝis la 6a ekzempler-mil.El la portugala lingvo tradukis: A. K. AFONSO COSTA.
FEDERAÇÃO ESPÍRITA BRASILEIRA (Brazila Spiritisma Federacio).
Nenhum comentário:
Postar um comentário